La 10-a de januaro estas la 10-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 355 tagoj restas (356 en superjaroj).
Je la 10-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -49: Romio: Julio Cezaro transiris Rubikonon, kio kaŭzis internan militon kontraŭ Pompeo
- 9: Wang Mang iĝis imperiestro de Ĉinio - komenco de la Xin-dinastio
- 236: Fabiano komencis sian papoficon
- 976: Basileios la 2-a Bulgaroktonos iĝis bizanca imperiestro
- 1055: Spytihněv la 2-a iĝis princo de Ĉeĥio
- 1072: Sicilio: Roberto Gviskardo konkeris post 5-jara sieĝo Palermon
- 1169: Grandprinco Andreo de Bogolubovo de Suzdal konkeris Kievon
- 1356: Proklamo de la Ora buleo de Karolo la 4-a, dokumento reformanta politikan reĝimon de la Sankta Romia Imperio
- 1430: Duklando Burgonjo: duko de Burgonjo Filipo la 3-a fondis en Bruĝo Ordenon de la Ora Ŝaffelo
- 1475: Princlando Moldavio: moldava princo Stefano la 3-a venkis turkojn en la batalo de Vaslui
- 1478: Pentrista lernejo de Leonardo da Vinci fondiĝis
- 1569: Krono de la Regno de Pollando: en kastelo de Lublin komenciĝis kunsidoj de litova Seimas kaj pola Sejmo, kie oni decidis ke la reĝo estos elektita kune fare de la du ŝtatoj, kaj ekvalidos komuna mono - alkonduko al subskribo de Lublina Unio
- 1601: Koloniismo: al Brita Orienthinda Kompanio estis konceditaj monopolaj komercaj rajtoj en Suda Azio kaj Sud-Orienta Azio
- 1639: Falo de neĝo en Kairo
- 1654: Rusio deklaris militon kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1684: Proprietulo de unua en Vieno kafejo, pola komercisto Jerzy Franciszek Kulczycki, estis nomumita imperiestra tradukisto de la turka lingvo
- 1776: Angla verkisto Thomas Paine publikigis politikan pamfleton Ordinara senco, en kiu li sin deklaris por kreo de Usono
- 1810: Geedzeco inter Napoleono Bonaparte kaj Jozefino de Beauharnais estis la unua divorcita laŭ franca civila kodo
- 1839: Teo unuafoje estis alvenigita en Anglion el Barato
- 1855: Falo de neĝo en Kairo
- 1861: Usona Enlanda Milito: Florido iĝis tria ŝtato apartiĝanta de la Unio
- 1863: Metroo de Londono ekfunkciis kiel unua en la mondo
- 1870: Usono: John D. Rockefeller fondis firmaon Standard Oil
- 1889: Ebur-Bordo iĝis protektorato de Francio
- 1897: Rusia Imperio: unua tutlanda popolnombrado komenciĝis
- 1901: Teksaso: en Spindletop oni malkovris multe da nafto - Anthony Francis Lucas malfermis unuan naftoputon
- 1904: Usona astronomo Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Briksio kaj la germana Max Wolf Helgon
- 1911: Kalifornio: unua foto de la urbo San-Diego, farita de aviadilo
- 1913: Unua Balkana milito: dum pacaj interparoloj en Londono, Junaj Turkoj puĉis kaj ekprenis potencon en Otomana Imperio
- 1915: Unua mondmilito: Germana Orient-Afriko: britaj koloniaj trupoj transprenis la insulon Mafia en nuna Tanzanio
- 1916: Batalo de Erzurum - Rusia Imperio venkis la Otomanan Imperion
- 1919: Britoj okupis Bagdadon
- 1920: La Kvina Pola Siberia Divizio batalanta kontraŭ bolŝevikoj ĉe Klukvienna apud Krasnojarsko kapitulacis; Traktato de Versajlo proklamita: Enkonduko de nova politika ordo, i.a. plimulto de prusa aneksaĵo de Pollando de 1772-1795 estis atribuita al renaskiĝinta Pollando; la Ligo de Nacioj, supernacia organizo fondita surbaze de la Versajla Traktato kun la celo "ĉesigi ĉiujn militojn", kunvenis unuafoje - ekvalidis ties statuto, ratifita de 42 landoj
- 1923: Klaipėda: litova armeo eniris al Memel-regiono, administrata de Ligo de Nacioj
- 1927: Berlino: premiero de la sciencfikcia muta filmo Metropolo, reĝisorita de Fritz Lang
- 1929: Tinĉjo de Hergé unuafoje aperis en belga gazeto Le Petit Vingtième
- 1938: Pola kantisto Jan Kiepura unuafoje enpaŝis scenejon de la Metropola Operejo en Novjorko
- 1940: Kampanjo "Intelektularo": germana nacia malplimulto en Pollando Selbstschutz faris la lastan amasan ekzekuton en arbaro apud Toruń; Aranĝo T4: germanoj murdis en Gniezno 9 polojn en loka psikiatria hospitalo; Hitler decidis ataki Okcidentan Eŭropon la 17-an de januaro je la 8.16; Belgio: deviga grundiĝo de germana aviadilo apud Maasmechelen - germana oficiro ne detruis sekretan dokumenton pri la intencita batalo de Francio, kiun transprenis belgoj; nokte de la 10-a/11-a de januaro 6 germanaj destrojeroj minis enirejon al la haveno Newcastle-upon-Tyne
- 1941: en Moskvo sovetiano Vjaĉeslav Molotov kaj ambasadoro de Nazia Germanio F. Schulenberg subskribis Pakton inter Sovetunio kaj Germanio pri landlimo de Sovetunio kun Germanio de la rivero Igorka (Grodna regiono) ĝis la Balta Maro lige al akcepto de Litova SSR al Sovetunio - al la pakto estis ligita Sekreta aldona protokolo i.a. pri aĉeto de Suvalkio, kiun akiris Sovetunio de Nazia Germanio kontraŭ 31,5 miliono da markoj; en Berlino estis subskribita soveta-germana ekonomia pakto, kio igis flanke de F. Roosevelt sendi Harry Hopkins al Winston Churchill
- 1942: Hitler donis direktivojn por la milita industrio de Nazia Germanio kaj la Akso Berlino-Romo-Tokio: koncentriĝi al bezonoj de la teraj armitaj fortoj; Britio aeratakis Wilhelmshaven nokte de la 10-a/11-a de januaro
- 1943: Operaco Reinhardt: germanaj policaj taĉmentoj pafekzekutis en Ostrowiec Świętokrzyski ĉirkaŭ 300 kaj apud Lubaczów 79 judojn, krome policanoj mortigis 44 polojn en du aliaj lokoj kaj arestis 30 personojn pro mortigo de ĝendarmo per kontrabandisto; Batalo ĉe Stalingrado: Ruĝa Armeo komencis decidan atakon al ĉirkaŭita germana armeo - atakis armeoj de la Dona Fronto al rumana, itala kaj parte germana armeo; Norda Kaŭkazio: Ruĝa Armeo konkeris Kislovodsk; Brazilo, Kubo kaj Paragvajo aliĝis al deklaro de UN pri neagnosko de la rabo de havaĵo flanke de Germanio kaj ties apogantoj sur okupataj teritorioj
- 1944: Mediteraneo: 30 torpedaj aviadiloj de germana mararmeo sude de Orano sinkigis kaj damaĝis po unu ŝipo de ŝipkaravano; nova komerca interkonsento de Svedio kun Nazia Germanio; bombaviadiloj de Aliancanoj la sesan fojon atakis Sofion, nokte post la 10-a de januaro - dum la aerbatalo 6 "flugantaj fortresoj" kaj 5 ĉasaviadiloj estis pafalterigitaj de bulgaroj, kaj germanoj pafalterigis 3 pluajn bombaviadilojn - pereis bulgara suboficiro kaj germana piloto
- 1946: Londono: malfermo de unua kunsido de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kun partopreno de 51 membroŝtatoj
- 1947: Usono: viruso de poliomjelito estis izolita por la unua fojo en Universitato Stanford; greka vaporŝipo Himara surnavigis maran minon sude de Ateno - 392 personoj pereis el 637 sur la ferdeko
- 1957: Harold Macmillan iĝis ĉefministro de Britio
- 1962: Ĉirkaŭ 4 mil personoj pereis post descendo de lavango de la anda montpinto Huascarán en Peruo
- 1962: Projekto Apollo: NASA anoncis konstru-planon de raketo C-5, kiu iĝis konata kiel Saturn V Moon, funkciigonta ĉiun mision al la Luno
- 1964: Post kontraŭusonaj tumultoj, kiuj okazis unu tagon pli frue, Panamo rompis diplomatiajn rilatojn kun Usono
- 1966: Barat-Pakistana Milito: Barato kaj Pakistano subskribis en Taŝkento 10-punktan pacdeklaron pri interalie retirigo de armeo al pozicioj de antaŭ la milito pri Kaŝmiro en septembro 1965
- 1969: Svedio kiel unua okcidenteŭropa ŝtato agnoskis Nordan Vjetnamion
- 1973: Nacia Parko Hortobágy estis fondita en Hungario
- 1979: Kamboĝo ŝanĝis nomon al Popola Kampuĉea Respubliko
- 1981: Intercivitana Milito de Salvadoro: ofensivo de partizanoj el FMLN komenciĝis
- 1982: Milita stato en Pollando: oni restarigis telefonan interligitecon en urboj
- 1984: Post 117 jaroj Usono denove fiksis diplomatiajn rilatojn kun Apostola Seĝo
- 1985: Daniel Ortega iĝis unua prezidento de Nikaragvo
- 1989: Evakuo de kuba armeo de Angolo komenciĝis
- 1989: Postkomunismo: malfondita de komunistoj pola pionira organizaĵo pri korpa edukado kaj sporto Pola Gimnastika Asocio "Sokół" (Falko) denove ekfunkciis
- 1990: Ĉina registaro nuligis krizostaton enkondukitan maje 1989
- 1990: Testoflugo de la usona aviadilo McDonnell Douglas MD-11
- 1990: En Usono Time kaj Warner Communications kunfandiĝis en Time Warner, la nuna WarnerMedia
- 1991: Ĉefministrino de Litovio Kazimiera Prunskienė demisiis
- 2000: America Online aĉetis Time Warner
- 2001: Unua eldono de Vikipedio kiel parto de Nupedia - 5 tagojn poste, Vikipedio trovis sendependan lokon
- 2003: Nord-Koreio deklaris retiriĝon de la Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj
- 2006: Airbus A380 dum testado transflugis la Atlantikan Oceanon
- 2007: Kerim Mesimov iĝis ĉefministro de Kazaĥio
- 2007: En Gvineo komenciĝis ĝenerala striko kontraŭ plua regado de Lansana Conté
- 2008: 19 personoj pereis dum bombatenco de sinmortiginto en pakistana urbo Lahore
- 2013: En serio de bombaj atencoj en Pakistano pereis ne malpli ol 118 personoj kaj 220 vundiĝis - la plej tragikaj eventoj okazis en Kveta, la ĉefurbo de Baluĉistano, kaj en Valo de rivero Swat
- 2015: En duobla atenco de sinmortigintoj kontraŭ kafejo en alavita kvartalo de libia urbo Tripolo 9 peronoj pereis kaj pli ol 20 vundiĝis
- 2015: Gepoloj Agnieszka Radwańska kaj Jerzy Janowicz venkis 2:1 reprezentantojn de Usono Serena Williams kaj John Isner en finalo de Hopman-pokalo
- 2018: Viktor Orbán refoje ĵuriĝis kiel ĉefministro de Hungario
Naskiĝoj
- 1480: Margareto de Aŭstrio, arkidukino de Aŭstrio (m. 1530)
- 1493: Miklós Oláh, hungara historiisto kaj poeto (m. 1568)
- 1607: Isaac Jogues, franca misiisto en Kanado, martiro (m. 1646)
- 1573: Simon Marius, germana astronomo (m. 1624)
- 1638: Nikolao Stenono, dana anatomo kaj episkopo, patro de geologio kaj stratigrafio, beatigita (m. 1686)
- 1729: Lazzaro Spallanzani, itala jezuito kaj natursciencisto (m. 1799)
- 1745: Isaac Titsingh, nederlanda kirurgo, komercisto kaj ambasadoro (m. 1812)
- 1769: Michel Ney, franca marŝalo (m. 1815)
- 1780: Martin Lichtenstein, germana kuracisto kaj zoologo (m. 1857)
- 1798: Christian Paulsen, dana juristo (m. 1854)
- 1797: Annette von Droste-Hülshoff, germana verkistino (m. 1848)
- 1797: August Koberstein, germana filologo kaj pedagogo (m. 1870)
- 1800: Robert Bell, irlanda verkisto, historiisto kaj redaktoro (m. 1867)
- 1802: Carl Ritter von Ghega, aŭstra inĝeniero, konstruisto de Semmering-fervojlinio (m. 1860)
- 1823: Antal Ligeti, hungara pentristo (m. 1890)
- 1833: August Robert Wolff, pola librovendisto kaj eldonisto (m. 1910)
- 1834: Vince Melka, hungara pentristo (m. 1911)
- 1835: Fukuzawa Yukichi, japana politologo, entreprenisto, pedagogo kaj tradukisto (m. 1901)
- 1858: Heinrich Zille, germana ilustristo kaj fotisto (m. 1929)
- 1859: Francisco Ferrer, kataluna filozofo (m. 1909)
- 1865: László Gopcsa, hungara armenologo, verkisto kaj stenografo (m. 1933)
- 1865: Karl Florenz, germana lingvosciencisto, unua eŭropa profesoro pri japanologio (m. 1939)
- 1868: Miklós Betegh, hungara politikisto, memuaristo (m. 1945)
- 1869: Grigorij Rasputin, rusa monaĥo kaj mistikulo, murdita (m. 1916)
- 1871: Enrica von Handel-Mazzetti, aŭstra verkistino (m. 1955)
- 1875: Ferenc Martos, hungara verkisto, redaktoro (m. 1938)
- 1875: Hermann Hoffmann-Fölkersamb, germana diplomato, pioniro de la movado Wandervogel (m. 1955)
- 1877: Frederick Gardner Cottrell, usona fizika kemiisto, inventisto kaj filantropo, kunfondinto de IALA (m. 1948)
- 1878: Theodor Čejka, ĉeĥa lernejestro, fondinto de la E-movado en Ĉeĥio, redaktoro de "IPR" kaj pliaj revuoj, E-vortaristo kaj tradukisto, membro de LK (m. 1957)
- 1880: Manuel Azaña, prezidento de la Dua Hispana Respubliko (m. 1940)
- 1882: Josef Lahnsteiner, aŭstra pastro kaj regionhistoriisto (m. 1971)
- 1882: Eugène Joseph Delporte, belga astronomo (m. 1955)
- 1883: Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj, rusa verkisto (m. 1945)
- 1892: Melchior Wańkowicz, pola verkisto, ĵurnalisto, raportisto kaj publicisto (m. 1974)
- 1893: Vicente Huidobro, ĉilia poeto (m. 1948)
- 1897: Lajos Pánczél, hungara ĵurnalisto, verkisto, filmhistoriisto (m. 1971)
- 1901: Witold Jabłoński, pola ĉinologo (m. 1957)
- 1905: Paul Henreid, usona aktoro kaj reĝisoro (m. 1992)
- 1912: Lajos Mányai, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (m. 1964)
- 1913: Gustáv Husák, slovaka politikisto, prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1991)
- 1915: Borbála Adonyi, hungara porinfana verkistino (m. nekonata)
- 1919: István Fényi, hungara poeto, tradukisto (m. 1994)
- 1924: Eduardo Chillida, hispana skulptisto (m. 2002)
- 1924: Max Roach, usona ĵaz-frapinstrumentisto kaj komponisto (m. 2007)
- 1925: Judit Winkler, rumania hungara historiistino, numismatikistino (m. 1985)
- 1926: David B. Richardson, usona esperantisto, prezidanto de ELNA, verkinta anglalingvan biografion de R. Geoghegan, tradukisto de Unua Libro (m. 2012)
- 1928: Ossy Kolmann, aŭstra aktoro kaj kabaredisto (m. 2016)
- 1931: Irén Fodor, rumania hungara redaktorino
- 1933: Jacques Tuinder, nederlanda sociala helpisto, prezidanto de IKUE kaj KELI (m. 2011)
- 1934: Leonid Kravĉuk, unua prezidento de Ukrainio (m. 2022)
- 1938: Donald Knuth, usona pioniro de komputado, kreinto de la sistemo de kompostado TeX
- 1939: Wiesław Kazanecki, pola poeto, prozisto, publicisto (m. 1989)
- 1939: László Ipó, rumania hungara geologo (m. 2014)
- 1940: Johan Derks, nederlanda esperantisto (m. 2020)
- 1945: Gunther von Hagens, germana anatomo kaj entreprenisto
- 1945: Izolda Macskássy, hungara pentristino (m. 2021)
- 1945: Rod Stewart, brita kantisto kaj komponisto
- 1947: Peer Steinbrück, germana politikisto
- 1949: Linda Lovelace, usona porna aktorino, aktivulino de kontraŭpornografia movado (m. 2002)
- 1956: Antonio Muñoz Molina, hispana verkisto
- 1960: Brian Cowen, ĉefministro de Irlando
- 1966: Edith González, meksika aktorino (m. 2019)
- 1974: Ottó Bodó A., rumania hungara dramaturgo, teatrokritikisto
- 1980: Sarah Shahi, usona aktorino
- 1982: Eszter Túros, rumania hungara arthistoriistino
Mortoj
- 314: Miltiado, papo
- 681: Agatono, papo, sanktulo de Katolika Eklezio kaj Ortodoksa Kristana Eklezio
- 1055: Břetislav la 1-a, duko de Bohemio (n. inter 1002 kaj 1005)
- 1094: Al-Mustansir Billah, kalifo de Fatima kaliflando (n. 1029)
- 1276: Gregorio la 10-a, papo, beatigita (n. ĉirkaŭ 1210)
- 1321: Maria de Brabanto, reĝino de Francio (n. 1254)
- 1552: Johannes Cochläus, germana humanisto, teologa verkisto, muzikteoriisto, kontraŭulo de Marteno Lutero kaj ties biografiisto (n. 1479)
- 1658: István Bethlen, duko de Transilvanio (n. ĉirkaŭ 1580)
- 1703: Johannes Georgius Graevius, nederlanda historiisto, juristo kaj klasika filologo (n. 1632)
- 1754: Edward Cave, brita presisto, eldonisto, ĵurnalisto (n. 1691)
- 1778: Linnaeus (Carl von Linné), sveda kuracisto, botanikisto kaj zoologo (n. 1707)
- 1794: Georg Forster, pola-germana natursciencisto, etnologo, esploristo kaj verkisto (n. 1754)
- 1824: Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo, reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (n. 1759)
- 1833: Adrien-Marie Legendre, franca matematikisto (n. 1752)
- 1862: Samuel Colt, usona matroso, armilfabrikisto, inventinto de revolvero (n. 1814)
- 1881: Pius Zingerle, aŭstra orientalisto kaj benediktano (n. 1801)
- 1890: Ignaz von Döllinger, germana teologo kontribuinta al ekesto de Prakatolika Eklezio (n. 1788)
- 1894: Carl Werner, germana pentristo kaj akvarelisto, profesoro (n. 1808)
- 1904: Jean-Léon Gérôme, franca pentristo kaj skulptisto (n. 1824)
- 1909: Gheorghe Ioanovici, hungara politikisto, lingvisto (n. 1821)
- 1917: Viktor Madarász, hungara pentristo (n. 1840)
- 1917: Buffalo Bill, usona ĉasisto, heroo de Sovaĝa Okcidento (n. 1846)
- 1932: Robert Sterl, germana pentristo (n. 1867)
- 1934: Marinus van der Lubbe, nederlanda komunisto, ekzekutita (n. 1909)
- 1933: Ödön Kacziány, hungara pentristo (n. 1852)
- 1935: Miklós Putnoky, hungara lingvisto, vortaristo, lernolibroverkisto kaj tradukisto (n. 1852)
- 1941: John Lavery, irlanda pentristo kaj portretisto (n. 1856)
- 1941: Joe Penner, usona komediisto kaj vodevilisto (n. 1904)
- 1945: Rudolf Borchardt, germana verkisto kaj kulturkritikisto (n. 1877)
- 1946: Timotheus Trefán P., rumania hungara eklezia verkisto, franciskano (n. 1880)
- 1947: Verda Majo (pseŭdonimo de Hasegawa Teru), japan-devena ĉina esperantistino el Ŝanhajo kaj Kantono (n. 1912)
- 1950: Jaroslav Kvapil, ĉeĥa reĝisoro, dramaturgo kaj verkisto (n. 1868)
- 1951: Sinclair Lewis, usona verkisto Nobelpremiita (n. 1885)
- 1957: Gabriela Mistral, ĉilia diplomatino kaj Nobelpremiita poetino (n. 1889)
- 1961: Dashiell Hammett, usona verkisto de krimliteraturo (n. 1894)
- 1971: Coco Chanel, franca mododesegnistino (n. 1883)
- 1973: László Földes, rumania hungara redaktoro, literaturkritikisto (n. 1922)
- 1975: Karl Christian Müller, germana verkisto (n. 1900)
- 1979: Béla Gözsy, hungara-kanada farmaciisto, profesoro pri biokemio (n. 1903)
- 1983: Ilona Vén, rumania hungara lingvistino (n. 1895)
- 1984: Souvanna Phouma, princo kaj ĉefministro de Laoso (n. 1901)
- 1986: Jaroslav Seifert, ĉeĥa poeto Nobelpremiita (n. 1901)
- 1997: István Molnár, rumania hungara muzeologo, etnografo, lokhistoriisto (n. 1910)
- 2000: Joachim Schulze, germana ĵurnalisto kaj grafikisto, estrarano de Esperanto-Asocio de GDR, ĉefredaktoro de "Saksa Kuriero", kunorganizanto de Internacia Foira Esperantista Renkontiĝo (n. 1939)
- 2002: Bep Slösser-Bresler, nederlanda esperantistino el Gorinchem, kie ŝi estis delegito de UEA dum 70 jaroj, dumviva membro de UEA (n. 1908)
- 2004: Katalin Kemény, hungara arthistoriistino, verkistino (n. 1909)
- 2007: Carlo Ponti, itala filmproduktoro (n. 1912)
- 2009: Elżbieta Zawacka, pola pedagogino, soldato de Pola Enlanda Armeo, generalo, profesorino, unusola virino-mutobskurulo (n. 1909)
- 2010: Mano Solo, franca kanzonisto, kantaŭtoro kaj grafikisto, aganta filantrope (n. 1963)
- 2015: Elemér Hankiss, hungara sociologo, literaturteoriulo (n. 1928)
- 2016: David Bowie, angla komponisto, kantaŭtoro kaj kantisto de rokmuziko, aktoro, pentristo, artkolektisto kaj muzikproduktisto (n. 1947)
- 2017: Roman Herzog, prezidento de Germanio, alta protektanto de UK 1999 en Berlino (n. 1934)
- 2017: Karl Amon, aŭstra eklezihistoriisto, prelato, akademiano (n. 1924)
- 2020: Kabus ibn Sa'id Al Sa'id, sultano de Omano kaj Maskato, ĉefministro (n. 1940)
- 2023: Konstantino la 2-a, reĝo de Grekio 1964-1973 (n. 1940)
- 2024: Janusz Majewski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj dramaŭtoro (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 10-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Information related to 10-a de januaro |