La 25-a de januaro estas la 25-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 340 tagoj restas (341 en superjaroj).
Je la 25-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 41: Klaŭdio iĝis imperiestro de Romio
- 817: Paskalo la 1-a iĝis papo
- 1153: Krucmilitistoj komencis sieĝon de Aŝkelono
- 1260: Mongola ĥano Hulagu konkeris kaj prirabis sirian urbon Halepo
- 1323: Unua mencio pri Vilno en kateĥismo - laŭ letero al papo
- 1327: Eduardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1348: Tertremo en norda Italio kaŭzis pluan damaĝon flanke de monto Villacher Alpe
- 1491: Volinio: apud Zaslavo pola-rusa armeo venkis la tataran
- 1515: Francisko la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Francio en la katedralo de Reims
- 1533: Nupto de la angla reĝo Henriko la 8-a kun Anne Boleyn
- 1549: Reganto de Pollando kaj Litovio Sigismondo la 2-a konfirmis al Biržai la statuson de duklando kun speciala privilegio
- 1554: Brazilo: San-Paŭlo fondita de jesuito José de Anchieta
- 1573: Epoko Sengoku: trupoj de Takeda Shingen venkis tiujn de Tokugawa Ieyasu en la batalo de Mikatagahara
- 1575: Portugalaj koloniantoj fondis Luandon (Angolo)
- 1672: En Londono bruliĝis Reĝa Teatro
- 1704: Anglaj koloniistoj de la Provinco Karolino kun iliaj lokaj aliancanoj komencis atakojn kontraŭ plejparte paca loĝantaro de Apalaĉio en la hispana Florido
- 1755: Moskva Universitato fondita de imperiestrino Elizabeto, laŭ iniciato de Miĥail Lomonosov
- 1799: Usonano patentigis semomaŝinon
- 1807: Pollando: venko de franca armeo kontraŭ la rusa en batalo apud Morąg - komenco de la kampanjo de Napoleono en Reĝlando Prusio
- 1831: Novembra ribelo: Pola Sejmo anoncis detronigon de la caro Nikolao la 1-a kiel reĝon de Pollando
- 1845: Urbo Lagoa Vermelha fondiĝis en Brazilo
- 1879: Bulgara Nacia Banko fondiĝis; japana taggazeto "Asahi Shimbun" aperis
- 1890: Usona ĵurnalistino Nellie Bly finis vojaĝon ĉirkaŭ la mondo, sen akompano de viro, en rekorda tempo de 72 tagoj, 6 horoj, 11 minutoj kaj 14 sekundoj
- 1904: Fabrikanto John B. Timberlake anoncis vestarkon al Usona Patenta Oficejo
- 1907: Dum balotado en germana imperia parlamento Reichstag elektiĝis 5 poloj, i.a. Wojciech Korfanty
- 1909: En Dresdeno okazis premiero de la opero Elektra de Richard Strauss
- 1915: Unua mondmilito: En batalo de Lutowiska (distrikto Bieszczady) aŭstroj venkis rusan kavalerion - dum batalado la vilaĝo estis bruligita kaj multaj loĝantoj pereis aŭ estis deportitaj al Siberio pro ŝajna favora sinteno al aŭstroj
- 1916: Unua mondmilito: Armeo de Montenegro kapitulacis - fino de la reĝlando
- 1918: Ukraina Popola Respubliko deklaris sendependecon (de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)
- 1919: Dum Konferenco de Parizo oni anoncis principojn por kreo de la Ligo de Nacioj
- 1921: Prago: en Nacia Teatro okazis premiero de la teatraĵo de Karel Čapek sub la titolo R.U.R., en kiu unuafoje aperis vorto roboto
- 1922: Dua Pola Respubliko: kardinalo Achille Ratti (apostola nuncio en Pollando kaj posta papo Pio la 11-a) estis distingita de Józef Piłsudski per la Ordeno de Blanka Aglo - kiam aŭguste 1920 Ruĝa Armeo alpoksimiĝis al Varsovio li kiel unu el du membroj de diplomatia korpuso ne forlasis la minacitan urbon
- 1924: Chamonix: unua Vintra Olimpiko komenciĝis en Francio
- 1931: Konvencio inter litovaj kaj latvaj lernejoj estis subskribita
- 1939: Vizito de ministro pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio Joachim von Ribbentrop en Varsovio komenciĝis - dum interparoloj ĉefo de pola diplomatio Józef Beck rifuzis proponon konstrui fervoj-aŭtovojan koridoron de Germanio al Gdańsk kaj Orienta Prusio
- 1941: Dua mondmilito: Mediteraneo: post riparo aviadilŝipo "Illustrious" de Malto atingis Aleksandrion
- 1942: Tajlando deklaris militon kontraŭ Britio kaj Usono
- 1943: Operaco Reinhardt: soldatoj de Wehrmacht, Gestapo kaj SS-anoj pafekzekutis ĉirkaŭ 300 judojn de distrikto Bjalistoko; germanaj okupantoj pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico 53 polojn suspektitajn pri konspira agado; Ribelo de Zamość-regiono: nokte post la 25-a de januaro en vilaĝo Cieszyn polaj partizanoj batalis kun germanaj setliĝantoj mortigante 160 kune kun SS-anoj - Pola Subtera Ŝtato tiel provis haltigi la kontraŭslavan Generalplan Ost en Mez-Orienta Eŭropo; Orienta Fronto: en la meza sektoro soveta 60-a Armeo tute forigis la germanan armeon el Voroneĵ; inter Volgo kaj Don la ruĝa armeo de Dona Fronto atingis de okcidento Stalingradon
- 1944: regopovoj de Sovetunio rifuzis mediacion de la registaroj de Britio kaj Usono pri polaj-sovetaj aferoj
- 1945: Ruĝa Armeo: en Orienta Prusio la ruĝa armeo de la 3-a Belorusa Fronto konkeris: Arys (nun Orzysz) kaj Johannisburg (Pisz), de la 2-a: Liebstadt (nun Miłakowo), Preußisch Holland (nun Pasłęk), Christburg (nun Dzierzgoń), en Grandpolio de la 1-a: Kcynia, Murowana Goślina kaj 10 aliaj; la ruĝa armeo de la 1-a Ukraina Fronto: Ostrów Wielkopolski, Oels (nun Oleśnica), Gleiwitz (nun Gliwice); evakuo de koncentrejo Stutthof komenciĝis; apud Krzyż Wielkopolski SS-taĉmento murdis 5 italajn generalojn, kiuj ne volis kunlabori kun SS; Orienta Fronto: finiĝis batalo de Ardenoj; registaro de Gvatemalo anoncis rompon de diplomatiaj rilatoj kun frankisma Hispanio
- 1949: Sovetunio: en Moskvo oni anoncis fondon de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo kun la celo de reciproka kunlaboro inter landoj de Orienta Bloko; 1949: Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj disdonis unuajn Premiojn Emmy por distingi la usonan televidan industrion; 1949: Israelo: David Ben-Gurion iĝis ĉefministro en unua voĉdonado
- 1950: Flago de Sud-Koreio oficialiĝis
- 1955: Sciencistoj en Universitato Kolumbio konstruis atoman horloĝon, kiu montras tempon kun ebla eraro de 1 sekundo dum 300 jaroj
- 1957: Barato aneksis Kaŝmiron
- 1959: Romo: papo Johano la 23-a anoncis Duan Vatikanan koncilion
- 1961: Premiero de la animacia filmo 101 dalmatoj, produktita de Walt Disney
- 1967: Kazablanko: pola velisto Leonid Teliga eknavigis per jaĥto ĉirkaŭ la mondo
- 1970: Premiero de usona groteska filmo MASH
- 1971: Generalo Idi Amin rezulte de puĉo iĝis diktatoro de Ugando - sekvis okjara armea regado; 1971: En nord-okcidenta Barato oni kreis subŝtaton Himaĉal-Pradeŝo
- 1977: Okcitanio: la plej granda sunforno de la mondo estis lanĉita en Font-Romeu-Odeillo-Via
- 1979: Unua eksterlanda apostola vojaĝo de papo Johano Paŭlo la 2-a al Domingo, Meksiko kaj Bahamoj komenciĝis
- 1980: Abolhasan Banisadr iĝis prezidento de Irano
- 1981: Ĉinio: verdikto en la proceso de Bando de la Kvar - vidvino de Mao Zedong estis kondamnita al mortopuno
- 1982: Pola Sejmo agnoskis dekretojn de Ŝtata Konsilio pri enkonduko de la milita stato en Pollando, kio okazis eksterleĝe
- 1983: Lanĉo de la usona-eŭropa satelito IRAS, la unua destinita al observado de infraruĝa radiado; 1983: Papo Johano Paŭlo la 2-a anoncis la Kodon de Kanona Juro
- 1988: Turkio subskribis la konvencion de UN kontraŭ torturoj
- 1989: Esperantujo: Sovetrespublikara Esperantista Unio renaskiĝis laŭ akceptita statuto
- 1990: Hispanio: unua privata televido Antena 3 komencis regulajn elsendojn
- 1995: Jacques Santer iĝis prezidanto de Eŭropa Komisiono
- 1996: Konsilio de Eŭropo: Rusio eniris al la "Granda Eŭropo"
- 2001: Armenio kaj Azerbajĝano iĝis membroj de la Konsilio de Eŭropo
- 2004: Usona vaganta veturilo Opportunity grundiĝis sur Marson; 2004: Miĥeil Saakaŝvili enposteniĝis kiel prezidento de Kartvelio
- 2005: En Barato 258 personoj mortis pro paniko dum pilgrimado
- 2006: Unua encikliko de papo Benedikto la 16-a Dio estas amo aperis; Palestina Aŭtonomio: parlamentan balotadon gajnis Hamas
- 2010: 90 personoj pereis en Mediteraneo apud marbordo de Libano en aviadila katastrofo de Ethiopian Airlines - tuj post ekflugo de Bejruto direkte al Adis-Abebo
- 2011: Araba printempo: egipta revolucio komenciĝis per Kolero-Tago kaj alkondukis al forigo de Hosni Mubarak post preskaŭ 30-jara regado
- 2013: En prizona tumulto en venezuela urbo Barquisimeto 61 personoj pereis kaj 120 vundiĝis
- 2015: Koalicio de la Radikala Maldekstro venkis balotadon en Grekio
- 2017: Flughaveno Taŝkento ricevis nomon de mortinta unua prezidanto de Uzbekio Islom Karimov
- 2019: Brazilo: en la katastrofo de digo en Brumadinho apud Bel-Horizonto pereis aŭ perdiĝis ĉ. 270 personoj
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion: ukrainaj aŭtoritatoj agnoskis perdon de la urbo Soledar; eksplodoj en Dnipro kaj Ĥersono, kie estis trafita turka varŝipo, la pafaĵo kaŭzis incendion; germana kanceliero Olaf Scholz informis pri transdono al Ukrainio de 14 modernaj tankoj Leopard 2 — iliaj skipoj estos instruataj en pola armea spaco (distrikto Bolesławiec); Joe Biden konfirmis sendon al Ukrainio de 31 modernaj tankoj Abrams (unu bataliono)
Naskiĝoj
- 1347: Dorotea el Mątowy, pola ermitino kaj viziulino, kanonizita (m. 1394)
- 1424: Henriko la 4-a, reĝo de Kastilia reĝlando (m. 1474)
- 1459: Paul Hofhaimer, aŭstra komponisto kaj orgenisto (m. 1537)
- 1477: Ana de Bretonio, dukino de Bretonio kaj reĝino de Francio (m. 1514)
- 1507: Johano Oporino, itala humanisto kaj presisto (m. 1568)
- 1615: Govaert Flinck, nederlanda portretopentristo kaj desegnisto (m. 1660)
- 1627: Robert Boyle, irlanda kemiisto kaj fizikisto formulinta la leĝon de Boyle, pioniro de eksperimentado kaj scienca metodo (m. 1691)
- 1688: Juraj Jánošík, legenda slovaka rabisto kaj nacia heroo (m. 1713)
- 1736: Joseph-Louis de Lagrange, itala astronomo kaj matematikisto (m. 1813)
- 1736: Heinrich Friedrich Hölderlin, germana administristo (m. 1772)
- 1740: Christoph Emanuel Schultze, germana teologo kaj misiisto en Usono (m. 1809)
- 1743: Friedrich Jacobi, germana filozofo kaj verkisto (m. 1819)
- 1746: Félicité de Genlis, franca grafino kaj verkistino (m. 1830)
- 1759: Robert Burns, skota nacia poeto (m. 1796)
- 1776: Joseph Görres, germana sciencisto kaj laika teologo (m. 1848)
- 1777: Karoline Jagemann, germana aktorino (m. 1848)
- 1794: François-Vincent Raspail, franca kemiisto, kuracisto, politikisto (m. 1878)
- 1798: Károly Szász, hungara juristo, politikisto (m. 1853)
- 1798: György Verestói, hungara verkisto, reformita episkopo (m. 1865)
- 1802: Márton Debreczeni, hungara inĝeniero, poeto (m. 1851)
- 1826: Pál Gyulai, hungara literaturhistoriisto, kritikisto (m. 1909)
- 1836: František Věnceslav Jeřábek, ĉeĥa instruisto, ĵurnalisto, dramverkisto (m. 1893)
- 1858: Mikimoto Kokichi, japana pioniro de perlobredado (m. 1954)
- 1860: Charles Curtis, usona politikisto (m. 1936)
- 1869: Adam Hurinoviĉ, belorusa poeto, folkloristo, tradukisto (m. 1894)
- 1873: Karl Wallon, germana komercisto, aŭtoro de stenografia sistemo adaptita al esperanta uzo - Rapido (m. 1932)
- 1874: William Somerset Maugham, angla verkisto (m. 1965)
- 1875: Bálint Kolosváry, hungara juristo kaj profesoro (m. 1954)
- 1877: Peter Zoffmann, dana kasisto kaj esperantisto kontribuinta per lernolibro kaj vortaro (m. nekonata)
- 1878: Ernst Frederik Werner Alexanderson, sveda-usona inĝeniero (m. 1975)
- 1881: Emil Ludwig, germana verkisto, svisa civitano (m. 1948)
- 1882: Virginia Woolf, angla verkistino kaj adeptino de feminismo (m. 1941)
- 1884: M. C. Butler, angla harpisto, muzik-instruisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto", vortaristo, aŭtoro de Kantaro kaj Himnaro Esperanta, tradukisto pri kvakerismo (m. 1970)
- 1886: Wilhelm Furtwängler, germana dirigento kaj komponisto (m. 1954)
- 1890: Oszkár Licker, rumania hungara poeto (m. nekonata)
- 1892: Győző Huber, hungara inĝeniero, verkisto (m. 1957)
- 1893: Elek Tolnai, hungara reprezentanto de petrolfabriko, esperantisto, kunorganizanto de UK 1929 (m. nekonata)
- 1894: Janko Alexy, slovaka pentristo kaj verkisto (m. 1970)
- 1899: Paul-Henri Spaak, belga politikisto (m. 1972)
- 1900: István Fekete, hungara verkisto (m. 1970)
- 1902: Anna Seprődi, K., hungara porjunulara verkistino (m. 1988)
- 1903: Gyula Csiszár, hungara nobelo, skulptisto (m. 1986)
- 1904: Géza Frid, hungara-nederlanda komponisto (m. 1989)
- 1908: Boriska Halász, rumanihungara bibliotekistino, medicinhistoriistino (m. 1987)
- 1909: Rózsa Ignácz, hungara verkistino, tradukistino kaj aktorino (m. 1979)
- 1913: Witold Lutosławski, pola komponisto, dirigento kaj pianisto (m. 1994)
- 1914: Reinhard Brune, germana poeto kaj verkisto latinlingva (m. 2001)
- 1915: Viktor Reimann, aŭstra ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (m. 1996)
- 1917: Jânio Quadros, prezidento de Brazilo, vortaristo (m. 1992)
- 1917: Ilja Prigogine, belga Nobelpremiita kemiisto kaj fizikisto, kontribuinta al termodinamiko (m. 2003)
- 1921: Alfred Reed, usona komponisto (m. 2005)
- 1922: Luigi Luca Cavalli-Sforza, itala genetikisto populacia (m. 2018)
- 1925: Aladár Szoboszlay, rumania hungara romkatolika pastro, ekzekutita (m. 1958)
- 1925: Edit Timkó, rumania hungara baletistino kaj kantistino
- 1926: Jusef Ŝahin, egipta kinoreĝisoro (m. 2008)
- 1927: Tom Jobim, brazila muzikisto, kunkreinto de Bossa Nova (m. 1994)
- 1928: Robert Stiller, pola verkisto kaj tradukisto, lingvosciencisto, esoterulo kaj poligloto (m. 2016)
- 1928: Eduard Ŝevardnadze, prezidento de Kartvelio (m. 2014)
- 1930: Günther Becker, germana mezlerneja instruisto, prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (m. 2008)
- 1932: Hermann Pitters, rumana teologo kaj historiisto
- 1933: Corazón Aquino, prezidentino de Filipinoj, la unua en Azio (m. 2009)
- 1938: Vladimir Visockij, sovetia poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro (m. 1980)
- 1940: Ödön Jakabos, rumania hungara vojaĝisto, verkisto (m. 1979)
- 1942: Eusébio Da Silva Ferreira, portugala futbalisto (m. 2014)
- 1945: Helmut Rellergerd, germana furorverkisto
- 1947: Kaŭasaki Rjo, itala ĵaza gitaristo, komponisto kaj kreinto de programaroj
- 1949: Wolfgang Maassen, germana filatelisto, eldonisto kaj pedagogo
- 1950: Jean-Marc Ayrault, ĉefministro de la Kvina Franca Respubliko
- 1953: Dževad Karahasan, bosna verkisto kaj dramaturgo
- 1954: David Grossman, israela verkisto
- 1957: Béla Király, hungara verkisto kaj instruisto
- 1963: Ryszard Czarnecki, pola politikisto, historiisto, ĵurnalisto, vicprezidanto de Eŭropa Parlamento, Esperanto-simpatianto
- 1969: Balázs Sepsiszéki Nagy, rumania hungara lokhistoriisto
- 1978: Charlene de Monako, sudafrika naĝistino, princino de Monako
- 1978: Volodimir Zelenskij, ukraina scenaristo, aktoro kaj reĝisoro, prezidento de Ukrainio
- 1980: Boldizsár Deák, rumania hungara pentristo, lignoskulptisto
- 1980: Xavi, kataluna futbalisto, membro de hispana nacia teamo de futbalo
- 1981: Toše Proeski, makedonia kantisto kaj aktoro (m. 2007)
- 1981: Alicia Keys, usona kantistino kaj aktorino
- 1981: Clara Morgane, franca aktorino kaj kantistino
- 1982: Noemi, itala kantistino
- 1984: Robinho, brazila futbalisto
- 1989: Sheryfa Luna, franca kantistino
Mortoj
- 389: Gregorio de Nazianco, Kapadoka Patro, patriarko de Konstantinopolo, kristana sanktulo, doktoro de eklezio
- 477: Gaisariks, reĝo de vandaloj kaj alanoj (n. ĉirkaŭ 389)
- 844: Gregorio la 4-a, papo
- 1138: Anakleto la 2-a, itala kontraŭpapo (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1139: Gotfrido la 6-a, duko de Malsupra Loreno (n. ĉirkaŭ 1063)
- 1366: Henriko Suso, germana teologo, dominikano, reprezentanto de mistikismo rejna-flandra, katolika kanonizito (n. 1300)
- 1431: Karlo la 2-a, duko de Loreno (n. 1364)
- 1494: Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo (n. 1423)
- 1505: Herkulo la 1-a, duko de Ferrara (n. 1431)
- 1559: Kristiano la 2-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1481)
- 1586: Lucas Cranach la pli juna, germana pentristo (n. 1515)
- 1712: Heinrich Wilhelm Ludolf, germana slavisto (n. 1655)
- 1761: Sámuel Détsei, hungara pastro, memuaristo (n. 1703)
- 1815: Mózes S. Pataki, hungara dramtradukisto, filologo (m. 1784)
- 1830: Benedek Virág, hungara poeto, tradukisto, pastro, pedagogo (n. 1752)
- 1852: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, rusia maroficiro (n. 1778)
- 1866: Minna Planer, germana aktorino (n. 1809)
- 1879: Áron Benedek, hungara reformita pastro, poeto (n. 1792)
- 1881: Konstantin Thon, rusa arkitekto (n. 1794)
- 1881 Teodor Tripplin, pola kuracisto, fantasta verkisto, partoprenanto de la Novembra ribelo kaj de sendependecaj bataloj en Italio kaj Serbio, vojaĝisto (n. 1812)
- 1884: Johann Gottfried Piefke, germana komponisto de milita muziko (n. 1815)
- 1892: Áron Berde, hungara juristo, natursciencisto (n. 1819)
- 1899: František Rybička, ĉeĥa literatura historiisto (n. 1812)
- 1908: Ouida, angla romanverkistino (n. 1839)
- 1926: Ignác Kuncz, hungara juristo, profesoro (n. 1841)
- 1941: Timuhha Hvedĕrĕ, ĉuvaŝa lingvisto (n. 1887)
- 1942: Agatangel Krimskij, ukraina verkisto, historiisto, literatursciencisto, orientalisto, tradukisto, viktimo de stalinismo (n. 1871)
- 1947: Al Capone, usona gangstero (n. 1899)
- 1951: Sergej Vavilov, sovetia fizikisto (n. 1891)
- 1952: Sveinn Björnsson, unua prezidento de Islando (n. 1881)
- 1956: András Balázs, rumania hungara kanoniko, papa prelato (n. 1869)
- 1960: Stellan Engholm, sveda instruisto kaj esperantisto, konata de romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento, esperantigoj de la verkoj de Selma Lagerlöf (n. 1899)
- 1969: Irene Castle, usona dancistino (n. 1893)
- 1971: Ilona Beness, hungara aktorino (n. 1889)
- 1978: Imre Palló, hungara operkantisto (n. 1891)
- 1981: Adele Astaire, usona dancistino (n. 1897)
- 1986: Ernst Schnabel, germana verkisto de sondramoj, scenaroj kaj libretoj (n. 1913)
- 1988: Anna Seprődi, K., hungara porjunulara verkistino (n. 1902)
- 1990: Ava Gardner, usona aktorino (n. 1922)
- 1991: Andor Bajor, hungara verkisto (n. 1927)
- 1994: Stephen Kleene, usona matematikisto kaj komputikisto okupiĝinta pri teorio de rikuro (n. 1909)
- 1997: Jeane Dixon, usona klarvidantino, astrologo kaj parapsikologo (n. 1904)
- 1998: Attila Zoller, hungara ĵazmuzikisto, gitaristo (n. 1927)
- 2004: Fanny Blankers-Koen, nederlanda atletino (n. 1918)
- 2004: Miklós Fehér, hungara futbalisto (n. 1979)
- 2009: Eleanor Francis Helin, usona astronomino (n. 1932)
- 2010: Ali Hasan al-Maĝid, iraka politikisto, respondeculo pri krimoj kontraŭ kurdoj, ekzekutita (n. 1941)
- 2011: Károly Ferenc Szabó, rumania hungara inĝeniero, politikisto (n. 1943)
- 2014: Kurt Krenn, aŭstra teologo kaj episkopo (n. 1936)
- 2015: Demis Roussos, greka kantisto (n. 1946)
- 2017: Mary Tyler Moore, usona aktorino (n. 1936)
- 2019: Krishna Sobti, barata verkistino (n. 1925)
- 2019: Duŝan Makavejev, serba reĝisoro kaj scenaristo (n. 1932)
- 2019: Jarl Hammarberg, sveda verkisto, bildartisto kaj esperantisto], rolanta kiel Martelmonto (n. 1940)
- 2022: Wim Jansen, nederlanda futbalisto (n. 1946)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 25-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Information related to 25-a de januaro |