unu el la poŝtkartoj pri la kongreso, kun bildo de la afiŝoGaumont-Palace, la kongresejo ekstereGaumont-Palace, la kongresejo interneKongresa karto [1]
UK 1914, la 10-a Universala Kongreso de Esperanto estis planita en Parizo en 1914. Enskribis 3700 Esperantistoj sin por la evento, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de Paul Painlevé estis preta. La organizo estis modele preparita.
Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte al Parizo la 1-an de Aŭgusto, la fremdaj Esperantistoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi siavice al la batalkampoj.
Doktoro L. L. Zamenhof, haltigita en Kolonjo (Germanio), rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo–Finnlando–Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio.
Fakaj kongresoj
Abstinenculoj — S-ro Ch. Touzet, 65, rue du Moulin-Vert, Paris
Kuracistoj — S-ro Dro Arligues, 142, rue de Coureelles, Paris
Laboristoj, Socialistoj — S-ro Habert, 121, rue de la Convention, Paris
Liberpensuloj — S-ro Guilltmin, 53, rue Damesme, Paris
Poiicistoj — S-ro Tison, policinspektoro, Section A, Prefecture de Police, Paris
Poŝtistoj — S-ro Michelis di Rienzi, 20, avenue Reille, Paris
Psikistoj — S-ro Chaigneau, 6, rue de Douai, Paris
Publikoficistoj — S-ro Doue, 10, rue Char!es-Divry, Paris
Sciencistoj — S-ro Rollet de l'Isle, 35, rue du Sommerard, Paris
Stenografiistoj — S-ro Flageul, 9, boulevard Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine
Studentoj kaj Junuloj - S-ro Pichon, 28, rue Vauquelin, Paris
Teozofoj — S-ino Diou-Trouillon, 145, boulevard Malesherbes, Paris
Vegetaranoj — F-ino Beauvais, 10, rue Amyot, Paris
Verkistoj — (organizanto ne indikita)
Ĉiuj fakaj kongresoj okazos la saman tagon; eble tio kaŭzos iom da malagrablo al tiuj kongresanoj, kiuj interesiĝas pri kelkaj fakoj. Sed ne eble estas, alimaniere aranĝi la aferon, pro la granda nombro da manifestadoj okazontaj dum la ok tagoj de la kongreso, kaj aliparte ni klopodos, por ke ĉiuj kunsidoj de la fakaj kongresoj ne samhore okazu.
Teatraĵoj planitaj
George Dandin de Molière tradukita de L. L. Zamenhof, prezentata de katalunaj aktoroj.