Tildo
Tildo estas signo en la formo de ondolinio (~). Ĝi estas uzata kaj aparte kaj kiel diakrita signo, kaj aldonata super litero. En naturscienco ĝi ankaŭ estas uzata kiel memstara simbolo. En unikodo la tildo havas du kodojn. La signo ~ kun kodo 126 (deksesume 0x7e) estas por aparta uzo (ĉi-tiu signo apartenas ankaŭ al askio). La diakrita signo ( ̃ ) estas kun kodo 771 (deksesume 0x303), laŭdifine ĝi kombiniĝas kun la antaŭa litero. Uzado kiel diakrita signoLiteroj kun tildo kiel diakrita signo: Ã ã Ẽ ẽ Ĩ ĩ Õ õ Ũ ũ Ñ ñ Ṽ ṽ . La nomo tildo devenas de 'titilus' en la latina lingvo. Ĝi originale estis malgranda n post litero: nn > n~ > ñ; an > a~ > ã, ktp. En la portugala lingvo la tildo estas uzata por la vokaloj /ã/ kaj /õ/, tio estas, ĝi taŭgas por nazaligi la sonon de la vokaloj A kaj O. En la hispana lingvo oni ĝin uzas por esprimi la sonon nj (per ñ). Ankaŭ en la bretona, eŭska, estona kaj la vjetnama oni uzas la tildon.
PortugallingveLa tildo krom fonologian, havas morfologian funkcion. La ~ estas ĉiam morfologie ekvivalenta al "n", sekve, en derivo, oni devas ŝanĝi tildon al "n": Pão (pano)> PaNificadora (panfarejo); cão (hundo)> caNil (hundejo); mão (mano)> maNual (mana); são (sana)> saNar (sanigi); lã (lano)> laNoso (lanoza). Uzado kiel aparta signoEn logiko, en bulea algebro tildo estas uzata por operacio de logika neo. Do por iu p, ~p estas ne p. En kelkaj programlingvoj (C, C++, Java , Python), ~p estas laŭbita logika neo de p. En matematiko la tildo estas uzata por priskribo de proksimuma egalo: a ~ b. En elektrotekniko tildo estas uzata por priskribi, ke tensio aŭ kurento estas alterna, ekzemple ~230 V. En ŝeloj de unikso-similaj sistemoj tildo estadas uzata por priskribi hejmajn dosierujojn (kutime, sed ne nepre de speco /home/nomo). Do, ~janedoe estas ekzemple /home/janedoe. (Vidu ankaŭ en norma hierarkio de dosierujoj en Unikso.) En interreto tildo estadas uzata en nomoj de personaj retejoj, situantaj en servilo. Ekzemple http://www.abcdef.com/~johndoe/ estas retejo de uzanto johndoe/. |
Portal di Ensiklopedia Dunia