Moravice
Moravice estas nomo de municipo en Ĉeĥio en distrikto Opava. Vivas ĉi tie 240 loĝantoj (2024). La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nové Lublice, Melč, Lhotka u Litultovic, Kružberk kaj Staré Těchanovice. HistorioLa vilaĝo estis fondita de ĉeĥaj vilaĝanoj proksimume en duono de la 13-a jarcento. En 1288 ĉi tie estas menciata reganto Jenczko el Moravice kaj evidente jam tiam ekzistis ĉi tie burgaro. Moravice kreis malgrandan bieneton, en kies tenado alternis eta ĉirkaŭa nobelaro. En 1526 akiris Moravice-on Stošidoj el Kounice kaj ili tenis ĝin sekvantan duonjarcenton. Ekde fino de la 16-a jarcento eblas observi fortan germanan migradon ĝis Moravice, do je unu jarcento pli poste tio jam estis vilaĝo preskaŭ tute germana, simile kiel la tuta ĉirkaŭaĵo. Pro partopreno en nobelara ribelo Moravice estis en 1622 konfiskita al Jan Odkolek el Újezd kaj aligita al opava sinjorujo de Karolo princo el Liĥtenŝtejno. La ĉi tiea burgaro pereis evidente dum la tridekjara milito. Poste Moravice apartenis alterne al distriktoj Vítkov kaj Opava. En 1979 la vilaĝo fariĝis parto de Melč kaj ekde 1990 ĝi estas denove memstara vilaĝo. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Turismaj celojMoravice triĝas sur verda turisma marko En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo troviĝas allogaj turismaj celoj - pentrinda valo de rivero Moravice kun eksa banloko Jánské Koupele, baraĵlago Kružberk kaj Slezská Harta, burgoruino Vikštejn aŭ ekzercmontogrimpista muro sub la digo de valbaraĵo Kružberk. Information related to Moravice |
Portal di Ensiklopedia Dunia