Levido
“La Sinjoro diris al Moseo: "Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj uterelirintoj el la Izraelidoj; La Levidoj estu do Miaj." (Nombroj 3,11) Hebree: וַאֲנִי הִנֵּה לָקַחְתִּי אֶת-הַלְוִיִּם, מִתּוֹךְ בְּנֵי יִשְׂרָאֵל, תַּחַת כָּל-בְּכוֹר פֶּטֶר רֶחֶם, מִבְּנֵי יִשְׂרָאֵל; וְהָיוּ לִי, הַלְוִיִּם .וַיְדַבֵּר יְהוָה, אֶל-מֹשֶׁה לֵּאמֹר. La Levido estis membro de la dekdu triboj de Izraelo, nome de Levi. ToraoEn la Torao al la levido oni delegis helpajn taskojn malsuperajn al tiuj de la sacerdotoj en la mastrumado de la religia kulto. Tiu historia medio referencas al la periodo de la migrado en la Sinaja dezerto (13-12-aj jarcento a.K), sed la ekzegezistoj konsideras tiujn tekstojn retroprojekcio de la situacio propra de la dua templo, rekonstruita en la 4-a jarcento, dum kiu estis definitive redaktitaj ankaŭ la Toraaj tekstoj (vidu en Hipotezo dokumenta). Laŭ la libro de la Nombroj la praaj funkcioj de la levidoj, dividitaj laŭfamilie, estis tiaj:
La kulta servo komenciĝis kun la aĝo de 25 jaroj kaj ĉesis kun tiu de 50 jaroj. Iuj pasaĵoj de la Torao parolas pri “levidoj sacerdotoj”. Tiuj esprimoj, je malfacila interpreto, eble sugestas ke la limoj inter la sacerdotoj (descendantaj el la levida Aaron) kaj la aliaj levidoj estis, en iuj epokoj, sufiĉe subtila . En KanaanoEn Kaanano la lividaro loĝis inter la popolo de la aliaj dekunu triboj, 48 malgrandaj urboj (setlejoj aŭ fortifikitaj vilaĝoj), Al ilia vivsubteno kontribuis la dekonaĵoj sed diversaj levidoj provizis ankaŭ per agrikulturista kaj paŝtista laboroj. Epoke de la reveno el la babilona ekzilo, en la periodo de la dua templo (6-a/5-a jarcentoj), la levidoj revestis, krom liturgiaj funkcioj, ŝlosilorolon en la reorganizado de la socio kaj de la hebrea kulto, direktita de Ezra. Sinsekva tradicioEn la Nova Testamento, levido kaj sacerdoto aperas en la Parabolo de la bona samariano (Evangelio laŭ Luko (10,32).[2] En la Agoj de la Apostoloj, levido kromnomita “Barnabaso”, origina de Kipro, fariĝas disĉiplo de Jesuo kaj konulo de Paŭlo. Ankaŭ la evangeliisto Marko, ĉar kuzo de Barnabaso, estis judo apartenanta al la tribo de Levi. Hodiaŭ la Levidoj havas nur reziduan rolon en la juda religio: ili estas rajtigita legi la Toraon tuj post la sacerdotoj kaj estas ilia tasko lavi la manojn de la benontaj sacerdotoj. Notoj
Vidu ankaŭ |
Portal di Ensiklopedia Dunia