Lasao![]()
![]() Lasao (tibete: ལྷ་ས་; transliterite: lha sa; ĉine: 拉萨 ; pinjine: Lāsà) estas nuntempe la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Tibeto en Ĉinio. Historie ĝi estas la ĉefurbo de la reĝ-lando de Tibeto, kies regnestro estis la Dalai-lamao. La palaco de Potala, iama palaco de la dalai-lamao estas monda heredaĵo de UNESKO. Ekde julio 2006 la Ĉinghaj-Tibeta fervojo ligas la urbon al la cetera parto de Ĉinio. Geografio kaj klimato![]() ![]() Lasao kaj ĝia prefekturo havas areon de 30.000 km² kaj 500.000 loĝantojn, el kiuj pli ol duono vivas en la urba centro, kiu okupas 54 km². La loĝantaro kreskas rapide. Situanta en valo ĉirkaŭita de montoj, Lasao altas je 3.650 metroj super la marnivelo. Ĝi situas en la centro de la lando. La ĉirkaŭaj montoj altas ĝis 5.500 metroj kaj la rivero Kyi, kiu fluas al la riverego Bramaputro, estas la akvorezervujo de la tuta urbo. Nuntempaj bildoj de Lasao
Eksteraj ligiloj
|
Portal di Ensiklopedia Dunia