ISO 8859-3
ISO 8859-3, ankaŭ konata kiel Latino 3 aŭ Sud-Eŭropa Latina Signokodo estas 8-bita signokodo, parto de la normo ISO 8859. Ĝi estis origine kreita por la lingvoj turka, malta kaj Esperanto. Intertempe por la turka oni preferas anstataŭe la kodon ISO 8859-9. Same kiel por ĉiuj variantoj de ISO 8859, la kodpozicioj ĝis 7f (127) reprezentas la samajn signojn kiel en Askio. Pluraj kodpozicioj ne enhavas signojn (ekz.
Kodpozicio Kiel uzi Latinon 3 en HTML?Por legi paĝojn verkitajn laŭ Latino 3, oni bezonas tiparojn kun la bezonataj signoj. Normale oni ne bezonas apartajn Latino-3-ajn tiparojn (ĝuste faritaj tiaj tiparoj estas malfacile troveblaj). Sufiĉas uzi Unikodajn tiparojn (kiuj nuntempe troviĝas en plej multaj komputiloj). La TTT-legilo aŭ la operaciumo aŭtomate tradukas inter Latino 3 kaj Unikodo. Kiam tia paĝo estas sendata de TTT-servilo, la servilo anoncu la dokumentotipon kaj la uzatan signokodon en la HTTP-ĉapo. Por HTML-paĝo en Latino 3 ĝi anoncu jene: Se oni ne povas agordi sian servilon sendi tian informon, oni povas kiel surogaton aldoni tian informon en la HTML-kodo de la paĝo. Ene de la "head"-elemento oni tiam metu jenan "meta"-elementon: Aliflanke nuntempe estas sufiĉe sensence uzi Latinon 3 en TTT-paĝoj. Pli bone funkcias Unikodo. Eksteraj ligiloj
Information related to ISO 8859-3 |
Portal di Ensiklopedia Dunia