Bresta regiono![]()
La Bresta regiono (beloruse Брэсцкая вобласць, latinliterigite brestskaja voblasć, ruse Брестская область) kovras la sudokcidentan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiona areo kovras 32 300 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Bresto, pliaj aparte gravaj urboj Baranoviĉi kaj Pinsk. Administra dividoLa regiono konsistas el 16 distriktoj:
GeografioLa regiona areo limas al la Podlaĥia kaj Lublina provincoj de Pollando okcidente, la Volina kaj Rivna provincoj de Ukrainio sude, la Hrodna kaj Minska regionoj de Belorusio norde kaj la Homela regiono oriente. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 15,7 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo. La regiono ofte nomatas la "okcidenta pordo" al Belorusio. Geografie, ĝi apartenas al la teritorio historie nomata Polesio. HistorioLa areo estis parto de la Polesia voevodilo de la Dua Pola Respubliko inter la jaroj 1921 kaj 1939. La moderna regiono estis fondita en la jaro 1939, kiel parto de BSSR, post la reunuiĝo de Okcidenta Belorusio kun Sovetunio. En la jaro 1954 la regiono akiris teritoriojn de iama Pinska regiono de BSSR. LoĝantaroEn la jaro 2018, 85% de la loĝantaro estis belorusoj. ReferencojInformation related to Bresta regiono |
Portal di Ensiklopedia Dunia