Anonacoj
La anonacoj[2] aŭ sukerpomofamilio[mankas fonto] (latine Annonaceae) estas planta familio el angiospermoj konsistantaj el arboj, arbedoj aŭ malofte lianoj[3]. Tiu familio apartenas al la ordo magnolialoj (Magnoliales). Kun pli ol 120 genroj kaj ĉirkaŭ 2100 specioj[1],[4], ĝi estas la plej granda familio el magnolialoj. Nur kvin genroj, anono[2] (la tipa genro), rolinio, uvario, melodoro kaj azimeno[5] produktas manĝeblajn fruktojn [6]. La familio plejoftas en la tropikoj, kun la malmultaj specioj troveblaj en mezvarmaj regionoj. Proksimume 900 specioj estas neotropisaj, 450 estas afrotropisaj, kaj la aliaj specioj preskaŭ ĉiuj orientalisaj. Tia escepto estas triloba azimeno kiu estas nearktisa specio. Kompare kun la neotropisaj specioj, tre malmulto estas sciata pri multaj orientalisaj specioj. Nur kelkaj klopodoj estis faritaj pri la filogenetiko-bazita reklasifikado de la familio, kaj tiuj estis malhelpitaj per la neotropis-orientigita unuflankeco en la haveblaj informoj, kun la plej granda parto de la laboro estinta farita sur genroj kaj triboj [7]. PriskriboLa anonacoj estas plejparte tropikaj, iuj mez-latitudaj, falfoliaj aŭ ĉiamverdaj arboj kaj arbedoj, kelkaj lianoj, kun aromaj arboŝelo, folioj kaj floroj [3]. TaksonomioLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[8]:
SistematikoMonofiletika kaj inter-familia sistematiko estis bone apogitaj por la anonacoj per kombinaĵo de morfologiaj kaj molekulaj indicoj [11]. La APG II-sistemo lokas la anonacojn kiel plej parencajn al la eta Magnoliidae-familio Eupomatiaceae.
UzadoNutraĵoLa grandaj, manĝeblaj, pulpaj fruktoj de kelkaj specioj tipe nomas "anona" ĉe la hispane kaj portugale parolantaj loĝantoj de la neotropika arealo de la familio; tiuj fruktoj rilatas al specioj de Annona : anono : Annona reticulata, ĉerimolio (Annona cherimola), graviolo (Annona muricata), sukerpomo (Annona squamosa), ilamo (Annona diversifolia), sonkojo ( Annona purpurea), atemojo ( hibrido inter A. cherimola kaj A. squamosa); kaj biribo (Rollinia deliciosa), kiu bezonus reklasifiko sub Annona.[12]). La nomoj de multaj el tiuj fruktoj foje estas uzitaj interŝanĝeble. Freŝdate, konsumo de la neotropika moldorna anono (Annona muricata) estis forte asociita kun kaŭza aganto en "maltipa Parkinsonismo". La kaŭza aganto, anonancino, ĉeestas en multaj el la anonacoj. Ĝi supozeble kaŭzas ĝis 70% el la Parkinsonismaj afekcioj en Gvadelupo. Oni tipe sin endanĝerigas per tradiciaj manĝaĝoj kaj "naturaj" kuraciloj .[13][14][15][16]. La triloba azimeno (Asimina triloba) havas orient-usonan distribuon, kaj estas nuntempe sub agrikultura enketo kiel komerca kultivaĵo[17]. KuraciloLa ŝelo, foliaro kaj radikoj de iuj specioj estas uzitaj en tradicia medicino. Farmacia esplorado trovigis kontraŭ-fungajn, kontraŭ-bakteriajn, kontraŭ-malariajn, kaj aparte kemiterapiajn kapablecojn de kelkaj kemiaj eroj de la folioj kaj ŝelo. Granda nombro da kemiaj kombinaĵoj, inkluzive de flavonoidoj, alkaloidoj kaj policetidoj, estas ekstraktitaj el la semoj kaj el multaj aliaj partoj de tiuj plantoj. Flavonoidoj kaj alkaloidoj montras kontraŭ-bakteriajn ecojn, kaj estas uzataj por traktado de afekciaj perturboj, kiel ekzemple dermatozo, intestaj parazitoj kaj inflamo de la okulo. Farmaciaj produktoj estas nuntempe uzataj en bestaj kaj homaj ĉel-kulturaj eksperimentoj[18][19]. Poliketidoj supozeble havas kontraŭ-HIV kaj kontraŭ-kanceran efikojn. Kompleta gamo da produktoj estis disvolvigita kaj estas disponebla por kontraŭ-kancera terapio [20]. InsekticidoLa folioj kaj arboŝelo de pluraj specioj de la familio entenas flavonoidojn kaj alkaloidojn kiuj havas insekticidajn karakterizojn. Aliaj
Referencoj
Vidu ankaŭInformation related to Anonacoj |
Portal di Ensiklopedia Dunia