Teŝino![]()
Teŝino estas urbo ambaŭflanke de rivero Olza/Olše en la historia regiono Silezio.
Je la 13-a de majo 1779 Maria Tereza kaj Frederiko la 2-a de Prusio tie subskribis la packontrakton de Teŝino, kiu finis la militon de bavara sukcedo. Pri Teŝino temas la kanto "70.000" de Petr Bezruč, kiu en traduko de Tomáš Pumpr aperis sur la sonkasedo la vojo de Gianfranco Molle. ![]() Dua MondmilitoSeptembre 1939 Teŝinio estis enkorpigita al Tria Regno. 27.10.1940: en Koncentrejo Mauthausen-Gusen pereis instruisto Franciszek Czapla el Cieszyn. VidindaĵojEsperantoLa unua Esperanto-societo kreiĝis en Teŝino la 17-an de decembro 1912 la naskiĝdaton de d-ro Zamenhof, apenaŭ antaŭ la Unua Mondmilito, tiam la urbo estis parto de la Aŭstra imperio. La unua kurso okazis ĉiuvendrede kun 50 partoprenentoj sub gvidado de s-ro C. Raszka. Fakto pri la populareco kiun ĝuis Esperanto en tiu epoko estas, ke en 1927 en Ostrava-Teŝina regiono oni aranĝis plurajn kursojn, nome: 1 ĉeĥan 25 anoj, 2 polajn, 70 anoj, kaj 1 germanan, 25 anoj. La ĉeĥan kurson gvidas vicdelegito Jan Liberda, instruisto, polan kaj germanan delegito Ludwik Krysta el Česky Těšín. La estraro de „Uniwersytet Powszechny” en Cieszyn aranĝis 1937 krom la kutimaj ankaŭ esperantokurson. S-ro Ludwik Krysta gvidis la kurson (Ĉe-metode) en du grupoj. En 1938 Ludwik Krysta gvidis kurson. Lokaj esperantistojTransportoTeŝino havas trajnan konekton kun Zebrzydowice kaj Czechowice-Dziedzice (kaj unu konekto ankaŭ al Oświęcim, Katowice). Estis ankaŭ konekto al Český Těšín, sed tiu jam de la 12-a de decembro 2009 ne plu funkcias[1]. ![]() Partneraj urboj
Gefiloj de la urbo
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Notoj kaj referencojInformation related to Teŝino |
Portal di Ensiklopedia Dunia