Sanĉo la 7-a (Navaro) Vidu ankaŭ: Sanĉo la 1-a (Navaro), Sanĉo la 2-a (Navaro), Sanĉo la 3-a (Navaro), kaj Sanĉo la 4-a (Navaro)
Sanĉo la 7-a de Navaro[1], kromnomita la Forta (naskiĝis ĉirkaŭ 1170, mortis la 7-an de aprilo 1234 en Tudela) regis super Navaro de 1194 ĝis 1234. BiografioLi partoprenis[2] en la Batalo de Las Navas de Tolosa (1212) kie la armeo de la Almohadoj komandita de Mohamedo An-Nasir estis venkita. Per buleo de la 16-a de aprilo 1198 (nuligita la 29-an de januaro 1199), li estis ekskomunikita fare de papo Inocento la 3-a[3] pro subteno al Abu Yusuf Yaqub al-Mansur (mortis en 1199), filo de Abu Yaqub Yusuf (mortis en 1184). FamilioLi estas la filo de Sanĉo la 6-a, la saĝulo kaj de Sanĉa de Kastilio[4] (mortis en 1177 aŭ 1179?), foje nomita Beatrico de Kastilio. Lia fratino Berengela edziniĝis kun Rikardo Leonkora la 12-an de majo 1191 en Limasolo sur la insulo Kipro. Edziĝoj kaj posteularoSanĉo la 7-a de Navaro edziĝis ĉirkaŭ 1195 kun Konstanca de Tuluzo, filino de grafo Raimundo la 6-a de kiu li eksedziĝis ĉirkaŭ 1190. Iuj tekstoj parolas pri mistera Sanĉa, kiu povus estis la dua edzino de Sanĉo kaj filino de la kalifo, kiu mortus fruaĝe. Fine, apud la tombejo de Sanĉo en Reĝa kolegiato de Roncesvalles, restaĵoj de virino estas konservitaj. Nekrologo de la abatejo registris ŝin "reĝino Klementa, filino de Frederiko, Imperiestro de Germania Magna". Sen heredanto, Sanĉo la 7-a de Navaro havis kiel posteulon sian nevon Teobaldo la 1-a de Navaro. Bibliografio
Referencoj
Information related to Sanĉo la 7-a (Navaro) |
Portal di Ensiklopedia Dunia