Sanĉo la 2-a (Navaro)
Sanĉo Abarka la 2-a de Pamplono estis la 6-a Reĝo de Pamplono (22-a de februaro 970-a kaj decembro 994-a)[1] kaj Grafo de Aragono inter 943-a kaj 994-a. Li estis la majoratulo de García Sánchez la 1-a kaj Andregoto Galíndez (919-972). Li rekonis la Regnon de Viguera dum sia regado. Li sukcedis al sia patro García Sánchez la 1-a kaj estis sukcedita de sia filo García Sánchez la 2-a, "El Tremedor". Sanĉo la 2-a estis la nepo de la fondinto de la Sánchez-dinastio kaj filo de García Sánchez la 1-a kaj de:Andregoto Galíndez, la filino de la grafo Galindo Aznárez la 2-a de Aragono. Li estis edziĝinta al Urraca Fernández (932-1007), la filino de grafo Fernán González (910-970) de Kastilio. Tio signifis ke ekzistis familiaj ligoj inter la du plej grandaj najbaraj imperioj, en kies armeaj kaj diplomatiaj projektoj li estis plurfoje implikita. Kun ŝi li havis filon, [[García Sánchez la 2-a de Pamplono|García Sánchez la 2-a, el eksteredza rilato kun Abda "La Gaskonino", eksteredza filino de Abu Amir ibn Abi Almanzoro. Sanĉo la 2-a transdonis la kontrolon de la limregiono de Viguera al sia frato Ramiro Garcés (945-981). Tio estis asociita kun la titolo de reĝo, kiu, aliflanke, estis nur subreĝeco. Antaŭ la morto de la kalifo al-Hakam la 2-a en 976-a, Sanĉo plurfoje vojaĝis al la kortego, ĉar malgraŭ la konfliktoj kun aliaj kristanaj regnoj, en kiuj ankaŭ Sanĉo estis implikita, fakta alianco ekzistis inter Navaro kaj la kalifujo. En 972-a, li fondis la monaĥejon de San Andrés de Cirueña. En 976-a, ĉe la monaĥejo de Albelda, la kultura kaj intelekta centro de lia regno, la Codex Vigilanus estis kompletigita. Ĝi estas unu el la plej gravaj prilumitaj manuskriptoj de la mezepoka Hispanio, enhavante la kodeksojn de la Koncilioj de Toledo, kopion de la , kaj la unuan okcidentan reprezentadon de la arabaj ciferoj, inter multaj aliaj tekstoj. Okaze de la morto de la Kalifo de Cordoba, Al-Hakam II, en 976, kaj la sukcedo de lia filo Hisham la 2-a, kiu estis instruita de Almanzoro, la perspektivoj de la kristanaj regnoj ŝajnis obskuraj. La trupoj de Almanzoro venkis la kristanojn ĉe Torrevicente, sude de Sorio. Poste, la islamanoj revenis por triumfi ĉe Taracueña, proksime de Osma.<ref>Seltzerbooks<ref> En 975-a, Sanĉo estis venkita fare de la maŭroj en San Esteban de Gormaz kaj estis sugestita ke li estis kaptita ĉe la Batalo de Estercuel tiun jaron. En 981-a ĉe la Batalo de Rueda, dekduon da kilometroj de Tordesillas, la kristanoj suferis alian humiligan malvenkon. Ĉar li ne povis venki Almanzoron per armiloj, Sanĉo iris al Kordovo kiel ambasadoro por sia propra regno, alportante multajn donacojn por la venka Almanzoro, farinte pakton kun li kaj jesinte doni al la islamano sian filinon. De tiu ĉi kuniĝo naskiĝis en:Abd al-Rahman Sanchuelo, la dua posteulo de Almanzoro kiu provis uzurpi la Kalifujon de Kordovo el la Omajada heredanto. Li alfrontis pliajn trudenirojn de Almanzoro en 989-a, 991-a kaj 992-a, kies lasta rezultigis duan submetiĝon al Kordovo, kaj la venontan jaron li sendis sian filon Gonzalo'n kiel ambasadoro al la Kalifujo por plifirmigi la interproksimigon. En 994-a, la jaro de lia morto, la regno vidis ankoraŭ plian trudeniron de la kalifa armeo. Post sia morto en 994-a, li estis entombigita en la Kastelon de San Estebán de Monjardín kaj poste, li estis enterigita en la en:Reĝa Monaĥejo de San Juan de la Peña. ReferencojInformation related to Sanĉo la 2-a (Navaro) |
Portal di Ensiklopedia Dunia