Paŭlo la 6-a
Papo Paŭlo la 6-a, civile Giovanni Battista Montini, naskiĝis la 26-an de septembro 1897 en Concesio kaj mortis la 6-an de aŭgusto 1978 en la papa rezidejo en Castel Gandolfo. Li papiĝis la 21-an de junio 1963 ĝis sia morto. Li estis beatigita la 19-an de oktobro 2014 kaj poste kanonizita la 14-an de oktobro 2018; lia festotago estas la 26-a de septembro. Enciklikoj (interalie):
Paŭlo la 6-a kaj EsperantoLa unua eldiro de papo pri Esperanto, kiu estas dokumentita de la vatikana gazeto "L'Osservatore Romano", venas de Paŭlo la 6-a. En la sankta jaro 1975 okazis en Romo la 36-a IKUE-Kongreso. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro la 13-an de aŭgusto 1975 Paŭlo la 6-a prezentis la ĉeestantajn grupojn: "Alia internacia grupo, kiun mi prezentos baldaŭ per aparta parolo, estas tiu de la partoprenantoj en la internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj." Kaj li alparolis la kongresanojn en itala lingvo per la sekvaj vortoj:
Vidu ankaŭ
Information related to Paŭlo la 6-a |
Portal di Ensiklopedia Dunia