Meĥleno
Meĥleno (nederlande Mechelen [MEĤ'len]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1301. Meĥleno situas en la provinco Antverpeno de Flandrio, la nederlandlingva norda parto de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 84 523 loĝantojn. La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto respektive arondismento Meĥleno. Ekde 1977 la municipoj Walem, Hombeek, Leest, Heffen kaj Muizen apartenas al Meĥleno, la ĉefa municipo. La kariljono de la urbo troviĝas ne en la urboturo, sed en la turo de la katedralo. Kariljono estas io tre tipa en belgaj urboj kun riĉa pasinteco. La kariljonarto estas transnacia arto en Belgio, ĉar ĝi ankaŭ disvastiĝis en la franclingva teritorio de Belgio. La kariljonolernejo estas unu el la raraj tiaj establoj ekzistantaj en la mondo (alia estas en Douai). Tiu lernejo, kies nuna (2006) direktoro estas esperantisto Jo Haazen, jam preparis brilajn virtuozojn, kiuj nun praktikas sian arton en ĉiuj anguloj de la mondo (Ĉinio, Japanio, Rusio, Usono kaj multaj eŭropaj landoj). La Eŭropa ŝoseo 19 vojas proksime. MeĥlenanojLa homojn kiuj loĝas en Meĥleno, oni nomas la 'lunestingistoj', ĉar antaŭ tre longe iu drinkulo asertis ke la turo brulas, kaj preskaŭ ĉiu volis estingi la fajron. Ili ĵetis multegajn sitelojn da akvo al la turo ĝis iu rimarkis ke estis nur la luno kiu brilis en la turo. Famuloj
Eksteraj ligiloj
Information related to Meĥleno |
Portal di Ensiklopedia Dunia